Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La kvarbova veturilo

Okazis, ne en Peŝt, ja tie ne
okazas io tiel romantika,
okazis, ke sidigis sin sur ĉar'
la gesinjoroj de grupet' amika.
Sur ĉaro, jes, kaj eĉ sur ĉaro bova:
la jungo estis du bov-paroj. Nu,
sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.

La nokto helis. La palvanga lun'
iradis tra ŝiraĵoj de nubaro,
kiel malĝoja damo, kiu pri
la tomb' de l' edzo serĉas en tombaro.
Negoca vent', parfumon aĉetante
de l' floroj, vagis sub la stela blu'.
Sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.

Ĉe l' societo estis ankaŭ mi,
kaj ĝuste al Elinjo mi najbaris.
Ceteraj anoj de la kompani'
interparolis, kantis, ŝercojn faris.
Mi revis, kaj mi diris al Elinjo:
"Ĉu ne elekti stelon por ni du?"
Sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.

"Ĉu ne elekti stelon por ni du?"
mi diris al Elinjo enreviĝe.
"Nin al la dolĉo de ĉi tiu hor'
la stelo rekondukos memorriĉe,
se nin disigos iam la destino."
Kaj stelon ni elektis por ni du.
Sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.